Milita strategio

Mapo kiu montras la strategian planon de la Batalo de Waterloo.

La milita strategiomilitstrategio (milita el la latina militum kaj strategio, el greka stratigosstrategos, στρατηγός, pl. στρατηγοί; laŭvorte «estro de la armeo») estas la skizo entreprenita fare de la militistaj organizoj por klopodi atingi la fiksitajn celojn.[1]

La militstrategio okupiĝas el planado kaj direktirado de la militkampanjoj, same kiel de la movigo kaj strategia disponigo de la militfortoj. La patro de la moderna militstrategio, nome Carl von Clausewitz, difinis ĝin kiel "la uzo de la bataloj por atingi la celon de la milito".[2] Tiele, li prioritatigis la politikajn celojn super la propre militaj celoj, apogante la civilan kontrolon super la militaj aferoj.

Citaĵo
 "La generalo [strategos] deva esti certa ke li povos utiligi la situacion en sia propra profito, depende el la cirkonstancoj. Ĝi ne estas ligita al jam difinitaj proceduroj." [3] 

En la konvencia milito ĝi celas estri la trupojn sur la operacejo ĝis enkonduki ilin al la batalkampo. Temas pri unu el la tri aspektoj de la militarto, dum la aliaj du estus la milita taktiko, kiu konsistas en la ĝusta plenumado de la militplanoj kaj de la manovroj de la batalfortoj, kaj la armea loĝistiko, dediĉata al elteno de la armeo kaj sekurigo de ties disponeblo kaj batalkapablo.

  1. pp.163, Gartner
  2. Bassford, Christopher (2002). «Clausewitz and his Works». Konsultita la 25an de Majo de 2010.
  3. Ĉapitro VIII versaĵo 9a de La militarto de Sun Tzu.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search